pageguard estas ilo por elŝuti HTML-paĝojn kaj konservi ilin
kun ĉiuj iliaj rimedoj en unu sola dosiero.

Uzado:

pageguard <URL> [-o <vojo>] [--js] [--utf8]
    Elŝutas retpaĝon laŭ la specifita URL.
    Se la vojo ne estas indikita, la paĝo estos konservita
    en la nuna dosierujo kaj ricevos nomon derivitan
    de la paĝtitolo el ĝia enhavo, kun la etendo ".html".

    La flago "--js" ebligas enigon de JavaScript.
    Sen ĉi-tiu flago, ĉiuj JavaScript-elementoj estos forigitaj.

    La flago "--utf8" ebligas rekodigon al UTF-8.
    Sen ĉi-tiu flago, la originala kodoprezento estos konservita.

pageguard --version
    Montras la version de la programo.

pageguard --help
    Montras ĉi tiun helptekston.
